La Mapo de Fra Mauro, "konsiderata la plej granda memoraĵo de la mezepoka kartografio",[1] estas mapo de la mondo farita ĉirkaŭ 1450 de la itala kartografiisto Fra Mauro. Ĝi estas cirkla planisfero desegnata sur pergameno kaj enkadrita en ligna kadro kiu estas ĉirkaŭ 2 por 2 metroj. La mapo estas mapo de la mondo kaj inkludas Azion, la Hindan Oceanon, Afrikon, Eŭropon kaj la Atlantikon. La mapo estas orientita kun la sudo je la pinto.